Posts

Showing posts from October, 2007

Intervjuo tute libera sed laŭ islama!

Image
En irano ne ekzistas libera amaskomunikiloj kaj ĉiuj estas sub la regno de la aŭtoritato.Estas ridindaj intervjuoj en la amaskomunikadoj kaj ordinare ĉiuj ripetas samajn frazojn. Jen interesa blido kiu montras kiel oni esprimas sian "liberan" opinion pri la aferoj surbaze de la "antaŭpriskribita teksto"!

Ŝajna prezidento kaj skandalo en Kolumbia universitato

Ahmadineĵad – selektita "prezidento" irana- estas forta pisika malsanulo kiu deziras ĉiam esti konsiderata. Ne gravas je kioma prezo, al li gravas esti menciita flanke de la amaskomunikado. Lia ĉeesto en la Kolumbia universitato de Usono, ĝuste estis surbaze de lia forta narsismo. Kelkaj irananoj konsideris la paroladon de la universitatan prezidanton ĝena kaj ofenda al irananoj ĝenerale, sed kiel iranano mi nenion ĝenon trovis en lia parolado antaŭ Ahmadineĵad. Ahmadineĵad meritis tian tiklan alparolon.

Dankon

Mi esprimas mian elkoran dankemon al ĉiuj geamikoj kiuj fojfoje vizitas tiun ĉi retnoton kaj Bedaŭrinde lasttempe pro tempomanko mi ne sukcesis skribi plu. Mi klopodos denove komenci …