Posts

Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko". Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego". La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo. Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …

kiam krimuloj regas ...

Image
Ahmadi Nneĵad – la ŝajna irana prezidento – estas ĉarlatano kiu parolas prave sed lia agado tute diferencas kun lia parolado. Lia klasifiko estas sufiĉe nigra kaj plenkrima. La monddo estas sufiĉe informita pri lia ideologio kaj vidpunkto. Li estas pli danĝera al Irano mem ol esti danĝera al cetera mondo. Kompreneble lin apogas Ali Ĥamenei kaj Ahmadi Neĵad estas nur lia simpla sevanto. Ĉi-sube Nik Ahang Koŭsar faris karkaturon en kiu Ahmadineĵad altiras ceteran mondan atenton al Irano.

... sinsekvaj problemoj

La situacio kelklinie: - Sadam Husein estis pendume mortigita - la sekura konsilio de Unuiĝintaj Nacioj jam faris menifeston kontraŭ irana registaro - La prezo de la petrolo malgaraŭ tio ke estas malvarma sezono ĉiu tage malaltiĝas (tiu estas brile rimakinda por ni irananoj) - Tagon post tagon pli fermiĝas amaskomunikiloj en la lando - La inflacio nekredeble altiĝas (la prezo de loĝloko pli ol 45 procente jam altigis) - Sociaj krimoj konsiderinde kreskegas tra la lando - Sensekureco pli vastiĝas - … Ni iras rekte al la granda krizo. 2007 ŝajnas io alia al ni irananoj.

Nuklea Festado en irano!

Image
hmadineĵad (la ŝajna irana prezidento) avertis ke okaze de la monda bojkotado oni baldaû aranĝos "Nuklean Festadon" en irano. (tio signifas ke baldaû oni aanoncos sendependiĝon pri nuklea energio enn irano). Jen vidpunkto de irana karikaturisto Nikahang Kousar: fonto

Rasismo en Ŝijaismo

Ŝijaismo estas sekto reganta en Irano. La plej granda diferenco inter ŝijaismo kaj sunanismo – kiu estas la plej granda branĉo de islamo, pli ol 80% – estas tio ke laû ŝijaismo idoj de Fatima – la filino de Muhammedo – estas "senpekuloj kaj sanktuloj". Antaû 700 jaroj ŝijaistoj "sukcesis" starigi la unuan ŝijaistan regadon en irano – pere de Safaviidoj - kaj de tiam pliiĝis nombro de ŝijaistoj en irano. Estas multaj konfliktoj inter ŝijistoj kaj sunanistoj pri kiuj nun mi ne intencas diskuti. Nun mi intencas priskribi pri la apartismo kiu estas esenco de ŝijaismo. Tiuj kiuj estas ideoj de "imamoj" (filoj de Fatima) nomiĝas "sejjed – seyyed – سید " la signifo de tiu vorto kiu estas araba ests "sinjoro". Tio signifas ke Fatima idaro estas sinjoroj kaj la ceteraj "ne sinjoroj". Sejjed estas respektata de la kredantaro (ŝijaista) kaj havas avantaĝojn. Oni "devas" nutri sejjedojn kaj doni al ili monon se ili estus malriĉ...

Komedio de balotado en irano

Procodoro de la balotado en irano: La ministrio pri enlandaj aferoj anoncas limdaton por kandadatiĝi. Tiuj kiuj estas fidelaj al islama respubliko kaj "senlima regado de mullaoj" rajtas sinregistri kiel kandiato. La gardantaro de konstitucio (شورای نگهبان قانون اساسی), kiu estas nomumita de la (altranga) gvidanto, esploras pri la kandiatoj kaj "aprobas sendanĝerajn" personojn kiel la kandidatoj. Poste okazas la balotado kaj oni voĉdonas al la jam "aprobitaj" kndidatoj de La gardantaro de konstitucio, kiu fakte antaû ol la voĉdonantoj jam decidas kiu indas eniri kaj kiu ne! Konkludo estas tio ke nur selektitaj homoj flanke de "la altmoaŝta gvidanto" estas elektitaj kaj ili ĉiuj je lia plezuro agus ne por la elektantoj. Ne gravas ĉu x aû y estas sukcesinta ĉar ĉiu kaze ili estas je la servo de la sistemo kaj ĝuste pro tio ne imageblas ajna reformado ene de la reĝiom. Tia estas "islama demokratio" en irano.

Ĉu vi scias ke en irano … 3

Image
… Virinoj ne rajtas eniri la piedpilkajn (futbalaj) stadionojn. La afero estas tiom tabua ke nenian eblecon dum proksima estonteco oni antaûvidas tiurilate!