Posts

Ne agrabla jarkomenco en irano

Ege malbone komenciĝis novjaro en irano. Mia lando spertas ege sensitivan kaj graven tempon. Ĉioj sonoj estas ne agrablaj kaj teruraj. Ĉu venontjare ekzistos lando nome irano? Mi esperas ….

Estas Novruzo!

Image
Hodiaŭ en irano estas novjara festo. Estas Novruzo (festo de la unua tago de la printempo). Laŭ tradicie oni enmetas sep soaĵojn en la novjara tablo. 7 aĵoj kiuj komenciĝas per so litero en la persa kaj ordinare ili estas karaj ĉe irananoj. Vagante tra la interreto mi trovis suban karikaturon en kiu oni ŝerce 7 soaĵon de islamajn faŝistojn desegnis. Mi bedaŭras ke ne irananoj apenaŭ ion komprenos.

Suĉi la vivon

Image
Rigardu tiun ĉi foton. La beboj kiom komforte kaj plezure suĉas. Ni daŭre suĉadas, komence de nia patrino kaj poste de nia patrino naturo, kiu malavare ĉion disponigas al ni. Kaj ni ĉu kapablas rekompenci? Kio(u)n ni rekompencas? Ni ĉiam ŝuldas al niaj patrinoj …

Interveno?!

Image
Fonto:

Perditaj multoj kaj atingitaj neniuj!

Antaŭ 28 jaroj okazis revolucio en irano. La ŝaha reĝimo disfalis kaj islamistoj fondis novan reĝimon tiel nomita "islama respubliko". La imperia reĝimo estis koruptoplena kaj malmorala sistemo en kiu nur la ŝaho estis ĉiopovulo kiu ŝovis sian nazon al ĉiuj aferoj. Lia sinemeco kaj stulteco (jam li kredis ke li estas "elektita" kaj neniu scias pli ol li!) kaŭzis ribelon kaj la plej stultan revolucion kiu eblus okazi en irano: "Islama Respubliko"! Mi ĉiam admiras George ORWELL-on pro lia opinio pri "revolucioj". Orwell pravis ke "nur en BESTOFARMO eblas okazi revolucio". Lia ĉefverko laŭ mi estas Bestofaro, en kiu li ege bone priskribas revolucieman socion kaj funkcion de la revolucioj kiuj finfine post grandegaj elspezoj diversforme rondiras kaj allasas aron da ĉagrenoj, doloroj kaj vundoj. Jen mia lando estas la plej aktuala ekzemplo al la teorio de Orwel. Nun post 28 jaroj de tiu "granda islama revolucio" nur ŝanĝiĝiante la ...

Ankoraŭ

Ankoraŭ estas hodiaŭ!

Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko". Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego". La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo. Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …