Posts

Showing posts from 2007

Aperis la nova sekura nuklea raporto de Usonaj sekurecaj organizaĵoj pri la aktivado de irano

Image
fonto: http://www.roozonline.com/archives/2007/12/post_5142.php

islama irana polico

Image

tiaj aferoj eblas okazi en irano!

Image

Irana Islama respubliko

Islama polico Skurĝo Puno Prizono Morto Irana Islama respubliko

Intervjuo tute libera sed laŭ islama!

Image
En irano ne ekzistas libera amaskomunikiloj kaj ĉiuj estas sub la regno de la aŭtoritato.Estas ridindaj intervjuoj en la amaskomunikadoj kaj ordinare ĉiuj ripetas samajn frazojn. Jen interesa blido kiu montras kiel oni esprimas sian "liberan" opinion pri la aferoj surbaze de la "antaŭpriskribita teksto"!

Ŝajna prezidento kaj skandalo en Kolumbia universitato

Ahmadineĵad – selektita "prezidento" irana- estas forta pisika malsanulo kiu deziras ĉiam esti konsiderata. Ne gravas je kioma prezo, al li gravas esti menciita flanke de la amaskomunikado. Lia ĉeesto en la Kolumbia universitato de Usono, ĝuste estis surbaze de lia forta narsismo. Kelkaj irananoj konsideris la paroladon de la universitatan prezidanton ĝena kaj ofenda al irananoj ĝenerale, sed kiel iranano mi nenion ĝenon trovis en lia parolado antaŭ Ahmadineĵad. Ahmadineĵad meritis tian tiklan alparolon.

Dankon

Mi esprimas mian elkoran dankemon al ĉiuj geamikoj kiuj fojfoje vizitas tiun ĉi retnoton kaj Bedaŭrinde lasttempe pro tempomanko mi ne sukcesis skribi plu. Mi klopodos denove komenci …

Ĉi tie estas Irana Islama Respubliko!

Image
tute ordinara okazintaĵo en irano laŭ islama principo !

Ne bonas ...

Ne bonas ĉiam esti bona…

Signifa flago!

Image
Al mi plaĉas flago de Araba Saudio! Ĝi enhavas filozofion kaj fakton de islamo. La flago estas verda, kiu ne estas simbolo de "espero" aŭ "paco" sed signifo de "paradizo". Sur la flago estas skribita: "NE EKZISTAS DIO KROM ALLAHO" kaj "MOHAMEDO ESTAS PROFETO DE ALLAHO" kaj sube estas GLAVO simbolo de "forteco". Tio signifas ke oni DEVAS akcepti la sloganon de islamo kaj malkaze GLAVO estas respondo al tiuj kiuj ne kredas tion!

...

Estas homo mi, kun ĉiuj ties ecoj!

Egaleco

Ankoraŭ (provizore!) morto estas unu nura afero en kiu ĉiuj homaj egalas!

Rinocere

Image
… Estu larĝa Kaj sola Kaj sincera Kaj obstina … Sohrab Sepehri

Punkorekti maliculojn laŭ islama principo en irano

Image
Jen fotoj kiuj en si mem rakontas kiel maniere irana polico punkorektas maliculojn! Homaj rajtoj estas la plej fantazia afero en irano kaj la polico sen ajna juĝordono, laŭ sia decido tiel sovaĝe "karesas" maliculojn publike. Mi hotntas ke mi loĝas en tia barbareca medio en kiu vere ne estas diferenco inter la polico kaj malicularo.

Kio estas la kialo?

Al mi estas demando: Kial malnovaj civilizacioj kiel egiptujo, ĉinujo, persujo kaj aliaj ankoraŭ ne atingis al demokrtio kaj pli junaj civilizacioj jam spertas demokration? Ĉu la malnovaj civilizacioj ne kapablas sin adapti al modernism? Ĉu diktatoreco estas ilia kerno en la soci/kultura sistemo?

Antaŭ ol ...

Antaŭ ol pripensi, okazas … Kaj ne eblas ion fari …

Islamaj faŝistoj daŭre perfortas en Irano

Image
Jen fotoj tute freŝaj pri batado de virinoj kiuj laŭ islamistoj "ne bone" observes siajn kaptukojn. Ne mirindas ke la islama polico en irano, tiel "karesas" la popolon.

Iranaj virinoj sub premataj

Image
De antaû semajno DENOVE irana polico premas la virinoj "observu islaman etikedon". La virinoj DEVAS esti "kovritaj" laŭ la islama modelo. Jen filmeto en kiu irana polico perforte kapatas virinon NUR pro ŝia aspekto. http://video.tinypic.com/player.php?v=2z3toiu

Hodiaŭ mi remortis

Hodiaŭ mi mortis ... Hodiaŭ homeco REfoje mortis. Oni ŝtonmortigis 16 jaran knabinon en Kurdistano pro tiu ke ŝi skapis kun sia amato Kiom barbareco, kia krimo. Mi fartas ege malbona Mi Fartas MALbone .. Hontu homaro! Vidu la krimon

Ne agrabla jarkomenco en irano

Ege malbone komenciĝis novjaro en irano. Mia lando spertas ege sensitivan kaj graven tempon. Ĉioj sonoj estas ne agrablaj kaj teruraj. Ĉu venontjare ekzistos lando nome irano? Mi esperas ….

Estas Novruzo!

Image
Hodiaŭ en irano estas novjara festo. Estas Novruzo (festo de la unua tago de la printempo). Laŭ tradicie oni enmetas sep soaĵojn en la novjara tablo. 7 aĵoj kiuj komenciĝas per so litero en la persa kaj ordinare ili estas karaj ĉe irananoj. Vagante tra la interreto mi trovis suban karikaturon en kiu oni ŝerce 7 soaĵon de islamajn faŝistojn desegnis. Mi bedaŭras ke ne irananoj apenaŭ ion komprenos.

Suĉi la vivon

Image
Rigardu tiun ĉi foton. La beboj kiom komforte kaj plezure suĉas. Ni daŭre suĉadas, komence de nia patrino kaj poste de nia patrino naturo, kiu malavare ĉion disponigas al ni. Kaj ni ĉu kapablas rekompenci? Kio(u)n ni rekompencas? Ni ĉiam ŝuldas al niaj patrinoj …

Interveno?!

Image
Fonto:

Perditaj multoj kaj atingitaj neniuj!

Antaŭ 28 jaroj okazis revolucio en irano. La ŝaha reĝimo disfalis kaj islamistoj fondis novan reĝimon tiel nomita "islama respubliko". La imperia reĝimo estis koruptoplena kaj malmorala sistemo en kiu nur la ŝaho estis ĉiopovulo kiu ŝovis sian nazon al ĉiuj aferoj. Lia sinemeco kaj stulteco (jam li kredis ke li estas "elektita" kaj neniu scias pli ol li!) kaŭzis ribelon kaj la plej stultan revolucion kiu eblus okazi en irano: "Islama Respubliko"! Mi ĉiam admiras George ORWELL-on pro lia opinio pri "revolucioj". Orwell pravis ke "nur en BESTOFARMO eblas okazi revolucio". Lia ĉefverko laŭ mi estas Bestofaro, en kiu li ege bone priskribas revolucieman socion kaj funkcion de la revolucioj kiuj finfine post grandegaj elspezoj diversforme rondiras kaj allasas aron da ĉagrenoj, doloroj kaj vundoj. Jen mia lando estas la plej aktuala ekzemplo al la teorio de Orwel. Nun post 28 jaroj de tiu "granda islama revolucio" nur ŝanĝiĝiante la

Ankoraŭ

Ankoraŭ estas hodiaŭ!

Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko". Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego". La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo. Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …

kiam krimuloj regas ...

Image
Ahmadi Nneĵad – la ŝajna irana prezidento – estas ĉarlatano kiu parolas prave sed lia agado tute diferencas kun lia parolado. Lia klasifiko estas sufiĉe nigra kaj plenkrima. La monddo estas sufiĉe informita pri lia ideologio kaj vidpunkto. Li estas pli danĝera al Irano mem ol esti danĝera al cetera mondo. Kompreneble lin apogas Ali Ĥamenei kaj Ahmadi Neĵad estas nur lia simpla sevanto. Ĉi-sube Nik Ahang Koŭsar faris karkaturon en kiu Ahmadineĵad altiras ceteran mondan atenton al Irano.

... sinsekvaj problemoj

La situacio kelklinie: - Sadam Husein estis pendume mortigita - la sekura konsilio de Unuiĝintaj Nacioj jam faris menifeston kontraŭ irana registaro - La prezo de la petrolo malgaraŭ tio ke estas malvarma sezono ĉiu tage malaltiĝas (tiu estas brile rimakinda por ni irananoj) - Tagon post tagon pli fermiĝas amaskomunikiloj en la lando - La inflacio nekredeble altiĝas (la prezo de loĝloko pli ol 45 procente jam altigis) - Sociaj krimoj konsiderinde kreskegas tra la lando - Sensekureco pli vastiĝas - … Ni iras rekte al la granda krizo. 2007 ŝajnas io alia al ni irananoj.