Posts

Showing posts from November, 2006

Irana prezidento – Mahmud Ahmadineĵad- skribis leteron al Usona popolo!

Image
Ahmadineĵad, en si mem sentas eksterteran mision rilate "la mondanoj" kaj ne nur pri irananoj! Fonto: http://www.roozonline.com/archives/2006/11/000535.php

Ĉu vi scias ke en Irano … 1

… Dum 20 (1982-2002) jaroj videoaparato estis malpermesita kaj se la polico "malkovrus" ĝin en ies hejmo la posedanton oni malliberigus kaj monpunus? La kialo estis "ne permesi ke la popolo disvojiĝu kaj ne vidu ne cenzuritajn filmojn kontraû islama kulturo".

Se ŝi loĝus en irano …

Anuŝe (Anooshe) Ansari ( انوشه انصاری ) irandevena usonanino kiu registris jam sin kiel la unua spacturistino paginte pli ol 20 milionon da dolaroj. Ŝi estas unu el la "sukcesaj" virinoj iranaj. Estas fakto ke se Anuŝe loĝus en irano ŝi ne rajtus blicikli eĉ en sia aleo sed dank’ al "ne islama medio" ŝi kapablis eĉ vojaĝi eksterplanedon! PS 1: Laû islama leĝo, edzino NE RAJTAS sen permeso de sia edzo eksterhejmiĝi eĉ por viziti siajn gepatrojn! PS 2: En irano virinoj NE RAJTAS bicikli "publike" (tio signifas sur strate, tamen sed jes ja en limitaj lokoj kie ne ekzistus viroj, virinoj rajtus bicikli!)

...

kiom malfacilas esti homo!

Mi mortigis mian filinon ĉar ŝi estis malĉasta

Mi mortigis mian filinon ĉar ŝi estis malĉasta, tiel diras 48 jara viro kiu noktmeze per "kaptuko"de sia filino sufokis ŝin kiu estis 26 jara … . Ne malmulte okazas tiaj krimoj en irano sed kio okazas al tiuj krimuloj? Tiu "patro" post kelkaj tagoj estos oficiale liberiĝita de la polica malliberejo! Bonvole ne miru, ĉar laû islama leĝo "la gefiloj estas posedaĵoj de (ge)patroj" kaj se iu patro mortigos sian fil(in)on, oni ne povas kondamni lin, ĉar li neniigis sian propran "posedaĵo"n. Tiel estas la aferoj en islama respuliko de irano.

...

Daûre (r)estas la afero ĉu esti aû neesti? Tia estas la problemo!

Krimo je la nomo de Allah

Image
Je 21-an de novembro 1998 anoj de sekureca kaj sekreta polico de islama respubliko noktmeze, kaŝe sin turniĝis al la hejmo de maljuna paro Furuhar. Darjuŝ kaj Parvane Furuhar estis politikistaj homoj kiuj ĉiam kontraû staris antaû la regantaj mollaoj en irano. Ili estis ardaj naciistoj kaj vere laûpolitike puraj homoj. Ili ĉiam revis pri libera irano en kiu demokratio regu. Sed … okazis la tragedio kaj per tranĉiloj pli ol 45 foje, ege sovaĝmaniere estis vunditaj kaj mortigitaj. La mortigo de Furuharojn la sistemo ne kapablis kaŝi kaj pro la premo de la amaskomunikado finfine oni aprobis ke "mise" Fruharoj estis mortigitaj. Laû la raportoj la mortigantoj antaû ol sia "sankta komisio" preĝis je la nomo de Allah kaj ĝuste por sin alproksimigi al Allah faris tiun krimon senhezito kaj ia dubo. Tiel estas la aferoj en irano … . Hodiaû estas la 8-a datreveno de tiu katastrofo kaj mi ne fartas bone. Io doloras interne de mi kaj mi …

doktoriĝio

Dum lastaj jaroj "doktoriĝio" estas arda modo. Ĉiuj analfabetoj ende de la registaro hazarde ekhavas la titolon de "Doktoro"! Nun en irano preskaû ĉiuj ŝtatdependaj personoj estas doktoroj. La universitatoj estas firmaoj por produkti al rekomenditaj personoj "la dokumento"n. Ne malmultas doktoroj kiuj ne scipovas esprimi du frazojn senerare! Tiam kiam ĉiuj aferoj devas esti je la servo de ideologia reĝio ĉio povas sensignifiĝi kaj perddi sian esencon ankaû la scienco mem!

honto al homaro ...

Estas multaj malbonaĵoj ene de la religia regado, sed ŝajnas ke la plej malbona, hontinda kaj abomena estas ŝtonmortigado kiun islamaj reganoj laû la instruoj de islamo faras. "Modernaj" islamanoj klopodas preterpasi la aferon kaj preferas ne plu diskuti tiu rilate sed "konservativaj kaj fundamentalaj" islamanoj fieras pri la ŝtonmortigado kaj forte defendas pri tio, ĉar estas laû la ordonoj de Allah. Ekde 1980 bedaûrinde multe da homoj en irano estis punitaj ŝtonmortige kaj ankoraû tiu puno estas laûleĝa. Vere (ne nur) al irana civilizaicio tiu estas granda honto. Mortigi homojn ĵetante ŝtonojn al ili por ke la punato ne mortu tuj sed ĝis eble malrapide kun granda doloro … . Mi fartas malbone, kie eblas enspiri? …

En Irano okazis …

Image
Tiu ĉi bildo montras 16 jaran knabedzon kiu je la sama tempo festas sian geedziĝon kun du edzinoj! La geedziĝofesto okazis en vilaĝo proksime de Kaŝmar – urbo en suda Ĥorasan provinco, proksime al Afganistana landlimo, en Irano. Laû islama principo ĉiu viro rajtas havi samtempe 4 oficialajn edzinojn (do aankoraû mankas du pluaj al li!) kaj nenombreblajn "provizorajn" edzinojn, sed virinoj NUR unu edzon samtempe DEVAS havi. Mi aldonu ke la novaĵo vere ŝokis ankaû min, ĉar ege malofte (fakte neniam mi aûdis) okazas tiaj geedziĝfestoj en Irano. La perslingva fonto de la novaĵo: http://medadgoli.blogfa.com/post-46.aspx

justeco interhomaro

Ne ekzistas justeco interhomaro! Iu estas bela alia malbelas, Iu inteligenta alia tutmale, Iu bonaspekta alia tutaĉa … La ununura egaleco kaj justeco interhomaro estas NUR pri MORTO! Ĉiuj homoj (almenaû - aû eble provizore!-) je la morto estas agalaj ĉar ĉiuj fine mortas (kompreneblas ke pri kiel kaj kia morto ne ekzistas "justeco" sed nur laû esence).

nek timas ...

Ene de infero mi kreas mian paradizon kaj ĝuplenas, nek dion nek satanon timas mi!