Posts

Showing posts with the label politiko

Aperis la nova sekura nuklea raporto de Usonaj sekurecaj organizaĵoj pri la aktivado de irano

Image
fonto: http://www.roozonline.com/archives/2007/12/post_5142.php

Intervjuo tute libera sed laŭ islama!

Image
En irano ne ekzistas libera amaskomunikiloj kaj ĉiuj estas sub la regno de la aŭtoritato.Estas ridindaj intervjuoj en la amaskomunikadoj kaj ordinare ĉiuj ripetas samajn frazojn. Jen interesa blido kiu montras kiel oni esprimas sian "liberan" opinion pri la aferoj surbaze de la "antaŭpriskribita teksto"!

Ŝajna prezidento kaj skandalo en Kolumbia universitato

Ahmadineĵad – selektita "prezidento" irana- estas forta pisika malsanulo kiu deziras ĉiam esti konsiderata. Ne gravas je kioma prezo, al li gravas esti menciita flanke de la amaskomunikado. Lia ĉeesto en la Kolumbia universitato de Usono, ĝuste estis surbaze de lia forta narsismo. Kelkaj irananoj konsideris la paroladon de la universitatan prezidanton ĝena kaj ofenda al irananoj ĝenerale, sed kiel iranano mi nenion ĝenon trovis en lia parolado antaŭ Ahmadineĵad. Ahmadineĵad meritis tian tiklan alparolon.

Kio estas la kialo?

Al mi estas demando: Kial malnovaj civilizacioj kiel egiptujo, ĉinujo, persujo kaj aliaj ankoraŭ ne atingis al demokrtio kaj pli junaj civilizacioj jam spertas demokration? Ĉu la malnovaj civilizacioj ne kapablas sin adapti al modernism? Ĉu diktatoreco estas ilia kerno en la soci/kultura sistemo?

Ne agrabla jarkomenco en irano

Ege malbone komenciĝis novjaro en irano. Mia lando spertas ege sensitivan kaj graven tempon. Ĉioj sonoj estas ne agrablaj kaj teruraj. Ĉu venontjare ekzistos lando nome irano? Mi esperas ….

Interveno?!

Image
Fonto:

Perditaj multoj kaj atingitaj neniuj!

Antaŭ 28 jaroj okazis revolucio en irano. La ŝaha reĝimo disfalis kaj islamistoj fondis novan reĝimon tiel nomita "islama respubliko". La imperia reĝimo estis koruptoplena kaj malmorala sistemo en kiu nur la ŝaho estis ĉiopovulo kiu ŝovis sian nazon al ĉiuj aferoj. Lia sinemeco kaj stulteco (jam li kredis ke li estas "elektita" kaj neniu scias pli ol li!) kaŭzis ribelon kaj la plej stultan revolucion kiu eblus okazi en irano: "Islama Respubliko"! Mi ĉiam admiras George ORWELL-on pro lia opinio pri "revolucioj". Orwell pravis ke "nur en BESTOFARMO eblas okazi revolucio". Lia ĉefverko laŭ mi estas Bestofaro, en kiu li ege bone priskribas revolucieman socion kaj funkcion de la revolucioj kiuj finfine post grandegaj elspezoj diversforme rondiras kaj allasas aron da ĉagrenoj, doloroj kaj vundoj. Jen mia lando estas la plej aktuala ekzemplo al la teorio de Orwel. Nun post 28 jaroj de tiu "granda islama revolucio" nur ŝanĝiĝiante la ...

Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko". Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego". La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo. Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …

kiam krimuloj regas ...

Image
Ahmadi Nneĵad – la ŝajna irana prezidento – estas ĉarlatano kiu parolas prave sed lia agado tute diferencas kun lia parolado. Lia klasifiko estas sufiĉe nigra kaj plenkrima. La monddo estas sufiĉe informita pri lia ideologio kaj vidpunkto. Li estas pli danĝera al Irano mem ol esti danĝera al cetera mondo. Kompreneble lin apogas Ali Ĥamenei kaj Ahmadi Neĵad estas nur lia simpla sevanto. Ĉi-sube Nik Ahang Koŭsar faris karkaturon en kiu Ahmadineĵad altiras ceteran mondan atenton al Irano.

... sinsekvaj problemoj

La situacio kelklinie: - Sadam Husein estis pendume mortigita - la sekura konsilio de Unuiĝintaj Nacioj jam faris menifeston kontraŭ irana registaro - La prezo de la petrolo malgaraŭ tio ke estas malvarma sezono ĉiu tage malaltiĝas (tiu estas brile rimakinda por ni irananoj) - Tagon post tagon pli fermiĝas amaskomunikiloj en la lando - La inflacio nekredeble altiĝas (la prezo de loĝloko pli ol 45 procente jam altigis) - Sociaj krimoj konsiderinde kreskegas tra la lando - Sensekureco pli vastiĝas - … Ni iras rekte al la granda krizo. 2007 ŝajnas io alia al ni irananoj.

Nuklea Festado en irano!

Image
hmadineĵad (la ŝajna irana prezidento) avertis ke okaze de la monda bojkotado oni baldaû aranĝos "Nuklean Festadon" en irano. (tio signifas ke baldaû oni aanoncos sendependiĝon pri nuklea energio enn irano). Jen vidpunkto de irana karikaturisto Nikahang Kousar: fonto

Komedio de balotado en irano

Procodoro de la balotado en irano: La ministrio pri enlandaj aferoj anoncas limdaton por kandadatiĝi. Tiuj kiuj estas fidelaj al islama respubliko kaj "senlima regado de mullaoj" rajtas sinregistri kiel kandiato. La gardantaro de konstitucio (شورای نگهبان قانون اساسی), kiu estas nomumita de la (altranga) gvidanto, esploras pri la kandiatoj kaj "aprobas sendanĝerajn" personojn kiel la kandidatoj. Poste okazas la balotado kaj oni voĉdonas al la jam "aprobitaj" kndidatoj de La gardantaro de konstitucio, kiu fakte antaû ol la voĉdonantoj jam decidas kiu indas eniri kaj kiu ne! Konkludo estas tio ke nur selektitaj homoj flanke de "la altmoaŝta gvidanto" estas elektitaj kaj ili ĉiuj je lia plezuro agus ne por la elektantoj. Ne gravas ĉu x aû y estas sukcesinta ĉar ĉiu kaze ili estas je la servo de la sistemo kaj ĝuste pro tio ne imageblas ajna reformado ene de la reĝiom. Tia estas "islama demokratio" en irano.

Demokratio kaj balotado en irano!

Image
Fonto: http://www.roozonline.com/archives/2006/12/000637.php

Foto-dokumentoj dolorigaj ...

Aperis dokumentfotoj pri la grupa hom-mortigado antaû 27 jaroj en Kurdistan provinco de irano. Estas dolorigaj … Jen la adreso de la fotejo: http://online.wsj.com/public/resources/documents/info-iranpics0611-28.html

Evoluado en irano

Image
De antaû 100 jaroj en irano estas konflikto inter modernemo kaj tradiciemo. En 1979 jam venkis tradicisimo en irano kaj religiemuloj venkis. Du ĝenerale oni perdis multajn libercojn fakte la virinoj perdis multegojn. Estis ŝajnaj esperoj pri reformado dum 1998 ĝis 2005 sed ne veraj. En 2005 islamaj faŝistoj jam plenforte enmanigis al si mem ĉion potencon de la regado en irano. La suban karikaturon mi trovis en la reto kaj ĝi montras nian aktualan situacion precipe pri la situacio de la virinoj … .

Irana prezidento – Mahmud Ahmadineĵad- skribis leteron al Usona popolo!

Image
Ahmadineĵad, en si mem sentas eksterteran mision rilate "la mondanoj" kaj ne nur pri irananoj! Fonto: http://www.roozonline.com/archives/2006/11/000535.php

Krimo je la nomo de Allah

Image
Je 21-an de novembro 1998 anoj de sekureca kaj sekreta polico de islama respubliko noktmeze, kaŝe sin turniĝis al la hejmo de maljuna paro Furuhar. Darjuŝ kaj Parvane Furuhar estis politikistaj homoj kiuj ĉiam kontraû staris antaû la regantaj mollaoj en irano. Ili estis ardaj naciistoj kaj vere laûpolitike puraj homoj. Ili ĉiam revis pri libera irano en kiu demokratio regu. Sed … okazis la tragedio kaj per tranĉiloj pli ol 45 foje, ege sovaĝmaniere estis vunditaj kaj mortigitaj. La mortigo de Furuharojn la sistemo ne kapablis kaŝi kaj pro la premo de la amaskomunikado finfine oni aprobis ke "mise" Fruharoj estis mortigitaj. Laû la raportoj la mortigantoj antaû ol sia "sankta komisio" preĝis je la nomo de Allah kaj ĝuste por sin alproksimigi al Allah faris tiun krimon senhezito kaj ia dubo. Tiel estas la aferoj en irano … . Hodiaû estas la 8-a datreveno de tiu katastrofo kaj mi ne fartas bone. Io doloras interne de mi kaj mi …

Bojkoto bezonatas!

Image
Denove karikaturo de NikAhang Kwsar pri lasituacio politika en irano. La prezidento – Ahmadineĵad – kun granda peno intencas faligi iranon al la bojkota truo, ĉar la faŝistoj ege bezonas novajn krizojn por regi la landon. Sen novaj krizoj (internacinivelaj) ili devas respondeci pri la malriĉeco, senlaboreco kaj multaj sociaj krizoj … Tia estas situacio en irano.

La islamaj regantoj diras irano estas la plej libera lando sur la tero!

Image

Karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo!

Image
Jen la karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo "Ŝarg(Oriento)" . Nekredeblas ke blido de azeno kaj ĉevalo kaûzu iu ŝtato melpermesu aperadon de la plej sukcesa ĵurnalo en sia lando sed tio ankaû eblas en irano. Ĉar laû la ŝtatestroj oni ofendis al la prezidento Ahmadineĵad (?!) ĉar la desegnita azeno havas aûreolon kaj anatû monatoj ankaû Ahmadineĵed diris ke sin sentas ĉirakaûata de aûreolo … . Tiel estas aferoj en irano.