Posts

Showing posts from October, 2006

Monaliza en Irano

Image
Se Monaliza estus en irano aû vojaĝus iranon, ŝi devintus publike aperi jenmaniere: En irano virinoj estas leĝe devigataj surhavi kovrilon kiun islamanoj nomas "ĉador". Virinoj ne eblas sen kaptuko aperi publike, eĉ ne islamanoj estas perforte devigataj observi la islaman leĝaron. Saluton fratino Monaliza, bonvenon al irano!

Ĉi-tie estis birdo

ای عبور ظریف بال را معنی کن تا پر هوش من از حسادت بسوزد ... سهراب سپهری Ho delikata paso! Flugilon klarigu Por ke plumo de mia intelekto brulu de ĵaluzo … Sohrab Sepehri (irana poeto 1928-1980*) * En la revuo IRANA ESPERANTISTO, n-ro:4, somero 2003 jam aperis sufiĉe detala artikolo pri Sohrab Sepehri de Ahmad Reza mamduhi.

Feliĉan festadon al ĉiuj sklavoj!

Hodiaû estas fasta festo en irano kaj islamanoj festas ĉar jam finiĝis unu monata festado. Mi vidis ŝlidojn sur kiuj la tehrana urbodomo skribis "FASTA FESTO AL ĈIUJ ALLAH SKLAVOJ ESTU FELIĈA" ! Oni festas ĉar dum unu monato sian sklavecon jam pruvis al Allaho!

Bojkoto bezonatas!

Image
Denove karikaturo de NikAhang Kwsar pri lasituacio politika en irano. La prezidento – Ahmadineĵad – kun granda peno intencas faligi iranon al la bojkota truo, ĉar la faŝistoj ege bezonas novajn krizojn por regi la landon. Sen novaj krizoj (internacinivelaj) ili devas respondeci pri la malriĉeco, senlaboreco kaj multaj sociaj krizoj … Tia estas situacio en irano.

Tri robajoj de Kajjam

در دهر هر آنکه نیم نانی دارد وز بهر نشست آشیانی دارد نه خادم کس بود نه مخدوم کسی گو شاد بزی که خوش جهانی دارد 185 Kiu ajn en ĉi mondo duonan panon havas Kiu por kapkuŝiĝo etan kabanon havas Kaj al neniu klavaskaj mastras al neniu Tiu gajvivu, ĉar li vivmarcipanon havas! یک چند به کودکی به استاد شدیم یک چند به استادی خود شاد شدیم پایان سخن شنو که ما را چه رسید از خاک برآمدیم و بر باد شدیم 191 Ĉe majstr٫ iam ni lernis pri ĉia sci-havendo Poste ni mem plezuris pri majstra elokvento Aûskultu nun la sumon de tuta ĉi penado Ni venis el la pulvo kaj iris kun la vento از منزل کفر تا به دین یک نفس است وز عالم شک تا به یقین ییک نفس است این یک نفس عزیر را خوش میدار کاز حاصل عمر ما همین یک نفس است 199 Inter la kredo kaj malpio, nur spirblovo Inter la dubo kaaj racio: nur spriblovo Ĝuu do pri l’ unika spirblov’ de via vivo, Ĉar mem la vivo estas nenio, nur spirblovo

La islamaj regantoj diras irano estas la plej libera lando sur la tero!

Image

Karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo!

Image
Jen la karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo "Ŝarg(Oriento)" . Nekredeblas ke blido de azeno kaj ĉevalo kaûzu iu ŝtato melpermesu aperadon de la plej sukcesa ĵurnalo en sia lando sed tio ankaû eblas en irano. Ĉar laû la ŝtatestroj oni ofendis al la prezidento Ahmadineĵad (?!) ĉar la desegnita azeno havas aûreolon kaj anatû monatoj ankaû Ahmadineĵed diris ke sin sentas ĉirakaûata de aûreolo … . Tiel estas aferoj en irano.

Retuzantoj iranaj laû la polico!

Irana polico agnoskis ke pli ol 80 procento de iranaj interretuzantoj vizitas pornografiajn ttt-ejojn (linko en la persa al la orginala novaĵo) kaj pro tio la registaro intencas limigi la retservadon en irano. Nun demando estas tio ke kial pli ol 80 procento de la retuzantoj deziras viziti pornogrfirilatajn ttt-ejojn? Pri tio oni ne diskutas kaj ne intencas malkovri la fakton, kaj kiel kutime intencas pli kontroladon kaj pli da limiteco. Tiel estas la aferoj en irano!

Ĉiuj homoj estas sklavoj!

Laŭ islama principo ĉiuj homoj estas sklavoj. Oni aŭ estas sklavoj de Allah (dio de islamo) aŭ sklavoj de Ŝejtan (satano). Do, ne ekzistas “libera” homo sur la tero laŭ islamo kaj ĝuste pro tio laŭ islama filozofio(?) ĉia diskuto pri “liberco” estas sensignifa kaj ne difinigebla. En “Korano” (la sankta libro de islamo) estas aprobita multfoje sklavigo de “ne kredantoj” – al islamo – kaj Mohammedo mem havis sklavojn … . Demokratio kaj islamo estas du elementoj ne enmikseblaj kaj kontraŭaj ĉar en islamo ne ekzistas “elekta ebleco” aŭ vi estas sur “rekta vojo” (vojo al Allah) aŭ vi disvojas (vojo de satano kaj ĝia sekvantaro). Tiuj kiuj esprimas sian opinion pri la kunvivado de islamo kaj demokratio aŭ ne studis islamon aŭ intencas trompi la aliajn.

Mortanta nacio kiu ankoraŭ sentas sin vigla

Kiel iranano mi kredas ke nia nacieco mortas kaj fakte ne ekzistas nacio sub la nomo de irano! Irano jam mortas kaj la lastajn momentojn enspiras. Jen la kialoj: La reĝimo estas “ Islama respublika de irano” sed en irano loĝas ankau ne islamanoj kaj nekredantoj al islamo. Eĉ inter islamanoj mem estas tiklaj konfliktoj kaj la plimulto kiu estas ŝiaistoj regas perforte. Ne ekzistas nacia aludo kaj valoro ĉar laŭ islamanoj ĉio kiu ne devenas de islamo aŭ tra islamo estas senvalora. En irano loĝas diversaj nacioj kaj lingvokomunumoj kiuj ne rajtas lerni en siaj propraj lingvoj eĉ ekster ŝtata sistemo kaj tiu kaŭzas ke oni sentu sin tute fremdaj kaj eksterj iranaj. Iam islamo estis kiel ligilo de la pli multo sed nun jam aperas forta movado kontraŭ islama ĝuste pro la regado plene da tragedio de la religiuloj kaj la religio jam perdas sian influon inter la popolo kaj nun apras regiona (aŭ minoritata naciismo) pri kiu bedaŭrinde la intelektuloj kaj kleruloj silentas aŭ preferas ne diskuti pu

Bona civitano irana!

Al ni regas mortintoj. En irana kulturo la mortintoj estas pli karaj ol la vivantoj, tiel estas irana kulturo. Niaj mortintoj estas piaj, altrangaj, karaj kaj respektendaj. Oni ege estimas la mortintojn kaj bona civitano estas tiu kiu jam ne plu enspiras! Tia estas la situacio en nia lando.

Graveda irano

Nun en Irano ĉio frostas. La gazetrao silentegas. Ŝtatdependaj ĵurnaloj bruegas kaj sendependaj jam ne plu aperas. Ĉio estas je la servo de islamaj faŝistoj kiuj bonege imitas siajn antaŭulojn en iama germanio. Strange la historio de islama faŝismo en irano ege similas al sia ĝemelo en germanio. Nun ĉio estas je la servo de la faŝismo en irano. Irano gravedas krizegojn.

Ĉi-tie estis birdo

ای عبور ظریف بال را معنی کن تا پر هوش من از حسادت بسوزد سهراب سپهری Ho delikata paso! Flugilon klarigu Por ke plumo de mia intelekto brulu de ĵaluzo … Sohrab Sepehri (irana poeto 1928-1980*) * En la revuo IRANA ESPERANTISTO, n-ro:4, somero 2003 jam aperis sufiĉe detala artikolo pri Sohrab Sepehri de Ahmad Reza mamduhi.

Konflikto inter modernismo kaj tradicio

Image
Konflikto inter modernismo kaj tradicio en irano estas sur irana virinaro. Iranaj virinoj estontecon prilumos kaj ĝuste ili distingos la aferon. Nun ekmoviĝanta femenisma movado en irano estas adre kontraŭ la religo islamo kiu konsideras la virinojn duono de viroj. Ĉu iranaj virinoj simple akceptos duonecon de si mem antaŭ la viroj? Mi poste skribos pli detale ...

Omar Kajjam

Image
Omar Kajjam (Omar Ĥajjam) estas la plej mondfama irana poeto kies poemoj tradukiĝis al la plej eble multaj lingvoj. Lia metodo estas tute speciala en la persa literaturo kaj precipe lia filozofio kiu estas kotraŭ ajna religio kaj precipe islamo, ne plaĉas al religiuloj kaj precipe islamanoj. Kajjam ne estis nur poeto sed vera scienculo kiu estis fakulo pri matematiko kaj astrologio, kaj nuna irana kalendaro estas surbaze de lia laboro. Omar Kajjam (Omar Khayyam) vivis en la 11-a jarcento estas tre interesa ke ankoraŭ lia poemaro aktualas kaj daŭre havas influon sur la publiko. La epikora filozofio de Kajjam esprimiĝas en tre simpatia kaj plaĉa poemmaniero. Esperanta traduko de la robajoj de Kajjam jam du foje aperis kaj mi prenis kelkajn de latradukaĵo de Gaston Waringhien kiu majestre tradukis ilin. Fojfoje mi enmetos kelkajn da ili ĉar ili plaĉas al mi! خیام اگر زباده مستی خوش باش با لاله رخی اگر نشستی خوش باش چون عاقبت کار جهان نیستی است انگار که نیستی! چون هستی خوش باش Kajjam, se v

iluzio de sin konsideri grava!

Se oni demandos min kia popolo estas vi irananoj mia respondo estos jene: “Ni estas nacio dronita en iluziaro farita de ni mem!” Irananoj sin konsideras kiel la plej gravaj kaj atentendaj sur la terglobo. Preskaŭ ĉiuj iom estas iluziitaj pri driversaj aferoj de la regantoj ĝis la regatoj. Oni pensas ke cetera mondo nur faras konspiron kontraŭ nia lando kaj ni irananoj estas la plej inteligentaj homoj sur la tero(!). Oni ofte ŝategas troigi pri pasinteco kaj la ora pasinteco. Oni ofte kritikas la antaŭulojn kiuj kaŭzis malprogreson de la lando sed neniu kuraĝas diri ĝuste kiuj aferoj kaŭzas malprogreson? Ofte oni forgesas sian rolon …

Foje unu bildo estas pli informodona ol cent libroj!

Image
La plaj interesa bildo kiu laŭ mi, montras politikan situacion de la irana registaro. Por klarigi al ne irananoj mi devas klarigi ke irananoj en la necesejo sin purigas per akvo kaj ne uzas papertukon kiel okcidentanoj (eŭreopanoj kaj …) en l bildo Ĥatami ŝajnas jam fininta sian necesejan aferon kaj Ĥamenei transdonas la akvujon al Ahmadineĵed por ke nun estas lia vico …).

Hedone

Dum lastaj monatoj mi eltrovis min kiel hedonisto. Estas interese rekoni sin mem kaj malkovri la ne tuŝitajn partojn de min mem! Dum lastaj monatoj al mi pli plaĉas robajoj de Kajjam …

Mi fuŝis …

Mi fuŝis kaj perdis miajn skribaĵojn! Ne gravas ĉar rekompence mi jam lernis kiel prizorgi mian retnoton! Mi esperas remeti la jam perditajn.