Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko".
Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego".
La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo.
Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …

Comments

Anonymous said…
Kara Kontenta
Mi ne uzas Esperanton en sia laboro. Nur kiam ekvidas siajn Esperantistajn geamikojn, ni salutas kaj transas kelkajn mallongajn novajxojn. Cxar ni ne laboras en sama etagxo, nek niaj laborhoroj cxiam koncidas.
Vi povas skribi al ili kaj ili povas sendi al vi siajn jxurnalojn, ktp.
Koran sukceson al vi.

Popular posts from this blog