Posts

Showing posts with the label islamologio

Ĉi tie estas Irana Islama Respubliko!

Image
tute ordinara okazintaĵo en irano laŭ islama principo !

Signifa flago!

Image
Al mi plaĉas flago de Araba Saudio! Ĝi enhavas filozofion kaj fakton de islamo. La flago estas verda, kiu ne estas simbolo de "espero" aŭ "paco" sed signifo de "paradizo". Sur la flago estas skribita: "NE EKZISTAS DIO KROM ALLAHO" kaj "MOHAMEDO ESTAS PROFETO DE ALLAHO" kaj sube estas GLAVO simbolo de "forteco". Tio signifas ke oni DEVAS akcepti la sloganon de islamo kaj malkaze GLAVO estas respondo al tiuj kiuj ne kredas tion!

Punkorekti maliculojn laŭ islama principo en irano

Image
Jen fotoj kiuj en si mem rakontas kiel maniere irana polico punkorektas maliculojn! Homaj rajtoj estas la plej fantazia afero en irano kaj la polico sen ajna juĝordono, laŭ sia decido tiel sovaĝe "karesas" maliculojn publike. Mi hotntas ke mi loĝas en tia barbareca medio en kiu vere ne estas diferenco inter la polico kaj malicularo.

Islamaj faŝistoj daŭre perfortas en Irano

Image
Jen fotoj tute freŝaj pri batado de virinoj kiuj laŭ islamistoj "ne bone" observes siajn kaptukojn. Ne mirindas ke la islama polico en irano, tiel "karesas" la popolon.

Rasismo en Ŝijaismo

Ŝijaismo estas sekto reganta en Irano. La plej granda diferenco inter ŝijaismo kaj sunanismo – kiu estas la plej granda branĉo de islamo, pli ol 80% – estas tio ke laû ŝijaismo idoj de Fatima – la filino de Muhammedo – estas "senpekuloj kaj sanktuloj". Antaû 700 jaroj ŝijaistoj "sukcesis" starigi la unuan ŝijaistan regadon en irano – pere de Safaviidoj - kaj de tiam pliiĝis nombro de ŝijaistoj en irano. Estas multaj konfliktoj inter ŝijistoj kaj sunanistoj pri kiuj nun mi ne intencas diskuti. Nun mi intencas priskribi pri la apartismo kiu estas esenco de ŝijaismo. Tiuj kiuj estas ideoj de "imamoj" (filoj de Fatima) nomiĝas "sejjed – seyyed – سید " la signifo de tiu vorto kiu estas araba ests "sinjoro". Tio signifas ke Fatima idaro estas sinjoroj kaj la ceteraj "ne sinjoroj". Sejjed estas respektata de la kredantaro (ŝijaista) kaj havas avantaĝojn. Oni "devas" nutri sejjedojn kaj doni al ili monon se ili estus malriĉ...

Mi mortigis mian filinon ĉar ŝi estis malĉasta

Mi mortigis mian filinon ĉar ŝi estis malĉasta, tiel diras 48 jara viro kiu noktmeze per "kaptuko"de sia filino sufokis ŝin kiu estis 26 jara … . Ne malmulte okazas tiaj krimoj en irano sed kio okazas al tiuj krimuloj? Tiu "patro" post kelkaj tagoj estos oficiale liberiĝita de la polica malliberejo! Bonvole ne miru, ĉar laû islama leĝo "la gefiloj estas posedaĵoj de (ge)patroj" kaj se iu patro mortigos sian fil(in)on, oni ne povas kondamni lin, ĉar li neniigis sian propran "posedaĵo"n. Tiel estas la aferoj en islama respuliko de irano.

honto al homaro ...

Estas multaj malbonaĵoj ene de la religia regado, sed ŝajnas ke la plej malbona, hontinda kaj abomena estas ŝtonmortigado kiun islamaj reganoj laû la instruoj de islamo faras. "Modernaj" islamanoj klopodas preterpasi la aferon kaj preferas ne plu diskuti tiu rilate sed "konservativaj kaj fundamentalaj" islamanoj fieras pri la ŝtonmortigado kaj forte defendas pri tio, ĉar estas laû la ordonoj de Allah. Ekde 1980 bedaûrinde multe da homoj en irano estis punitaj ŝtonmortige kaj ankoraû tiu puno estas laûleĝa. Vere (ne nur) al irana civilizaicio tiu estas granda honto. Mortigi homojn ĵetante ŝtonojn al ili por ke la punato ne mortu tuj sed ĝis eble malrapide kun granda doloro … . Mi fartas malbone, kie eblas enspiri? …

Ĉiuj homoj estas sklavoj!

Laŭ islama principo ĉiuj homoj estas sklavoj. Oni aŭ estas sklavoj de Allah (dio de islamo) aŭ sklavoj de Ŝejtan (satano). Do, ne ekzistas “libera” homo sur la tero laŭ islamo kaj ĝuste pro tio laŭ islama filozofio(?) ĉia diskuto pri “liberco” estas sensignifa kaj ne difinigebla. En “Korano” (la sankta libro de islamo) estas aprobita multfoje sklavigo de “ne kredantoj” – al islamo – kaj Mohammedo mem havis sklavojn … . Demokratio kaj islamo estas du elementoj ne enmikseblaj kaj kontraŭaj ĉar en islamo ne ekzistas “elekta ebleco” aŭ vi estas sur “rekta vojo” (vojo al Allah) aŭ vi disvojas (vojo de satano kaj ĝia sekvantaro). Tiuj kiuj esprimas sian opinion pri la kunvivado de islamo kaj demokratio aŭ ne studis islamon aŭ intencas trompi la aliajn.