Posts

Showing posts from December, 2006

Nuklea Festado en irano!

Image
hmadineĵad (la ŝajna irana prezidento) avertis ke okaze de la monda bojkotado oni baldaû aranĝos "Nuklean Festadon" en irano. (tio signifas ke baldaû oni aanoncos sendependiĝon pri nuklea energio enn irano). Jen vidpunkto de irana karikaturisto Nikahang Kousar: fonto

Rasismo en Ŝijaismo

Ŝijaismo estas sekto reganta en Irano. La plej granda diferenco inter ŝijaismo kaj sunanismo – kiu estas la plej granda branĉo de islamo, pli ol 80% – estas tio ke laû ŝijaismo idoj de Fatima – la filino de Muhammedo – estas "senpekuloj kaj sanktuloj". Antaû 700 jaroj ŝijaistoj "sukcesis" starigi la unuan ŝijaistan regadon en irano – pere de Safaviidoj - kaj de tiam pliiĝis nombro de ŝijaistoj en irano. Estas multaj konfliktoj inter ŝijistoj kaj sunanistoj pri kiuj nun mi ne intencas diskuti. Nun mi intencas priskribi pri la apartismo kiu estas esenco de ŝijaismo. Tiuj kiuj estas ideoj de "imamoj" (filoj de Fatima) nomiĝas "sejjed – seyyed – سید " la signifo de tiu vorto kiu estas araba ests "sinjoro". Tio signifas ke Fatima idaro estas sinjoroj kaj la ceteraj "ne sinjoroj". Sejjed estas respektata de la kredantaro (ŝijaista) kaj havas avantaĝojn. Oni "devas" nutri sejjedojn kaj doni al ili monon se ili estus malriĉ

Komedio de balotado en irano

Procodoro de la balotado en irano: La ministrio pri enlandaj aferoj anoncas limdaton por kandadatiĝi. Tiuj kiuj estas fidelaj al islama respubliko kaj "senlima regado de mullaoj" rajtas sinregistri kiel kandiato. La gardantaro de konstitucio (شورای نگهبان قانون اساسی), kiu estas nomumita de la (altranga) gvidanto, esploras pri la kandiatoj kaj "aprobas sendanĝerajn" personojn kiel la kandidatoj. Poste okazas la balotado kaj oni voĉdonas al la jam "aprobitaj" kndidatoj de La gardantaro de konstitucio, kiu fakte antaû ol la voĉdonantoj jam decidas kiu indas eniri kaj kiu ne! Konkludo estas tio ke nur selektitaj homoj flanke de "la altmoaŝta gvidanto" estas elektitaj kaj ili ĉiuj je lia plezuro agus ne por la elektantoj. Ne gravas ĉu x aû y estas sukcesinta ĉar ĉiu kaze ili estas je la servo de la sistemo kaj ĝuste pro tio ne imageblas ajna reformado ene de la reĝiom. Tia estas "islama demokratio" en irano.

Ĉu vi scias ke en irano … 3

Image
… Virinoj ne rajtas eniri la piedpilkajn (futbalaj) stadionojn. La afero estas tiom tabua ke nenian eblecon dum proksima estonteco oni antaûvidas tiurilate!

Ĉu vi scias ke en irano … 2

… Solaj virinoj ne rajtas eniri hotelon, gastejon aû amasloĝejon. Senakumpanantaj virinoj neniel rajtus ripozi en hoteloj kaj ĉiuj aliaj similaj lokoj en irano, tio singnifas ke virinoj "devas esti akompanataj de iu viro kiu devas esti patro, frato aû edzo". Tia estas la aferoj en irano.

Virinaj rajtoj en irano (islama) : Valoro de maldekstra testiko kaj virino

Laû la artikolo 434 de islama punleĝaro de irana registaro kiu estas surbazo de La Korano: "Se (iu kaûzu ke) amputiĝu 2 testikoj de viro, la amputinto devas pagi kompletan sangmonon de islamano al la perdinto. Se la maldekstra testiko estu amputita du triono de la sangmono devas esti pagata. Se la dekstra testiko estu amputita triono de la sangmon devas esti pagat". PS: laû sama leĝo "sangmono" de virino estas duon de viro. Konkludo: valoro de la maldekstra testiko de viro laû islama leĝo estas pli multa ol animo de virino! Klarigoj: Sangmono – Die, دیه - : estas monpuno anstataû homanimo (aû korpmembroj) laû islama leĝaro.

Ŝtata permesilo por retumado!

Irana (islam-faŝista) registaro bladaû lanĉos leĝ-regularon laû kiu ĉiuj havantoj de ttt-ejoj kaj blogistoj devas havi ŝtatan permesilon kaj identecon malkaze oni estos laûleĝe punataj mone kaj mallibereje. Oni hasata laûeble plej rapide ekvalidigi tiun leĝon. Tia estas la aferoj en (islama respubliko de) irano!

Cenzuro de interreto!

Antaû 4 tagoj subite interreto ĉesiĝis en irano kaj nun ĉio estas enordo! Sed multajn ttt-ejojn oni ne povas eniri!! Jes "la fratoj" (irana versio de sovetuniaj kamaradoj) multe penis dume kaj starigis teruran filtradon en interreto. Eĉ oni ne povas eniri Vikipedion! (post multaj protestoj post 2 tagoj oni "liberigis" vikipedion! Kaj nun –provizore- eblas viziti ĝin!) Eĉ por kelkaj tagoj ttt-ejo de interpol – internacia polico- estis flitrita en irano.

Demokratio kaj balotado en irano!

Image
Fonto: http://www.roozonline.com/archives/2006/12/000637.php

Basiĝ – Basij بسیج -

Image
Basiĝ – Basij بسیج - (mobilizado) estas nomo de duonmiltarista organizaĵo kiu kreiĝis post la revolucio 1979 en irano kaj ĝi nun regas en irano. Basiĝi -بسیجی -(mobiliziano) havas multajn avantaĝojn en la societo. Ili jam okupigis preskaû ĉiujn ŝtatajn postenojn. Ili tre similas al siaj ĝemeloj en la jam forpsita socialisma mondo precipe sovetunio kie similaj "Basiĝioj" sub la nomo de "komsomolo" iam regis tiun territorion. Ili agas kiel polic-hundoj kaj kompreneble ricevas siajn ŝatatajn ostojn. Ili ĉiam pretas aperi en la laûplanita kaj dezirata loko kiun "la gvidantoj" deziras. Basiĝi estas preta sinmortigi pro "la altmoŝta gvidanto" kiel "kamikazoj". Jen interesa foto de iu Basiĝiino kiu en si mem povas rakonti multon! Fotofonto

Foto-dokumentoj dolorigaj ...

Aperis dokumentfotoj pri la grupa hom-mortigado antaû 27 jaroj en Kurdistan provinco de irano. Estas dolorigaj … Jen la adreso de la fotejo: http://online.wsj.com/public/resources/documents/info-iranpics0611-28.html

Ekde hieraû interreto subite stagnis en irano!

Ekde hieraû interreto subite stagnis en irano! Ankoraû daûras …

Evoluado en irano

Image
De antaû 100 jaroj en irano estas konflikto inter modernemo kaj tradiciemo. En 1979 jam venkis tradicisimo en irano kaj religiemuloj venkis. Du ĝenerale oni perdis multajn libercojn fakte la virinoj perdis multegojn. Estis ŝajnaj esperoj pri reformado dum 1998 ĝis 2005 sed ne veraj. En 2005 islamaj faŝistoj jam plenforte enmanigis al si mem ĉion potencon de la regado en irano. La suban karikaturon mi trovis en la reto kaj ĝi montras nian aktualan situacion precipe pri la situacio de la virinoj … .