Posts

Showing posts from January, 2007

Antaŭ 28 jaroj ...

Antaŭ 28 jaroj, je la 16-an de januaro, Ŝaho – la lasta – forlasis iranon kaj post 28 tagoj disfalis reĝa sistemo en Irano kaj aperis "fenomeno de islama respubliko". Mi neniam ŝatis reĝan sistemon sed kompare kun la nuna regata sistemo mi trovas reĝan sistemon pli noblan kaj tolereman ol islama respubliko kiu laŭ mi estas "respubliko de krimo kaj terurego". La reĝa sistemo estas neakceptebla kaj bedaŭrinde tiel nomata islama respubliko estas miloble netolerebla nek homa sistemo. Dum pasintaj 28 jaroj ĉiam estis sangverŝado, milito, teruro kaj multaj diversaj premoj kontraŭ private vivo de civitanoj en mia lando. Ĉu ni irananoj atingos libercon kaj demokration? …

kiam krimuloj regas ...

Image
Ahmadi Nneĵad – la ŝajna irana prezidento – estas ĉarlatano kiu parolas prave sed lia agado tute diferencas kun lia parolado. Lia klasifiko estas sufiĉe nigra kaj plenkrima. La monddo estas sufiĉe informita pri lia ideologio kaj vidpunkto. Li estas pli danĝera al Irano mem ol esti danĝera al cetera mondo. Kompreneble lin apogas Ali Ĥamenei kaj Ahmadi Neĵad estas nur lia simpla sevanto. Ĉi-sube Nik Ahang Koŭsar faris karkaturon en kiu Ahmadineĵad altiras ceteran mondan atenton al Irano.

... sinsekvaj problemoj

La situacio kelklinie: - Sadam Husein estis pendume mortigita - la sekura konsilio de Unuiĝintaj Nacioj jam faris menifeston kontraŭ irana registaro - La prezo de la petrolo malgaraŭ tio ke estas malvarma sezono ĉiu tage malaltiĝas (tiu estas brile rimakinda por ni irananoj) - Tagon post tagon pli fermiĝas amaskomunikiloj en la lando - La inflacio nekredeble altiĝas (la prezo de loĝloko pli ol 45 procente jam altigis) - Sociaj krimoj konsiderinde kreskegas tra la lando - Sensekureco pli vastiĝas - … Ni iras rekte al la granda krizo. 2007 ŝajnas io alia al ni irananoj.