En Irano okazis …

Tiu ĉi bildo montras 16 jaran knabedzon kiu je la sama tempo festas sian geedziĝon kun du edzinoj!
La geedziĝofesto okazis en vilaĝo proksime de Kaŝmar – urbo en suda Ĥorasan provinco, proksime al Afganistana landlimo, en Irano.
Laû islama principo ĉiu viro rajtas havi samtempe 4 oficialajn edzinojn (do aankoraû mankas du pluaj al li!) kaj nenombreblajn "provizorajn" edzinojn, sed virinoj NUR unu edzon samtempe DEVAS havi.
Mi aldonu ke la novaĵo vere ŝokis ankaû min, ĉar ege malofte (fakte neniam mi aûdis) okazas tiaj geedziĝfestoj en Irano.

La perslingva fonto de la novaĵo: http://medadgoli.blogfa.com/post-46.aspx

Comments

Anonymous said…
Mi pensas. ke la islama principo devas sxangxigxi tuj.
Anonymous said…
Jes, ankaŭ mi pensas tion.
Kuraĝon, antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ Hispanion tro forte influis la Eklezio, kaj nun, bonŝance, malgraŭ iliaj plendoj, ili perdis sian prestiĝon kaj sian influon. Ankaŭ Irano sukcesos liberiĝi de tiaj parazitoj.

Amike
Tonyo

Popular posts from this blog