Mortanta nacio kiu ankoraŭ sentas sin vigla

Kiel iranano mi kredas ke nia nacieco mortas kaj fakte ne ekzistas nacio sub la nomo de irano!

Irano jam mortas kaj la lastajn momentojn enspiras. Jen la kialoj:

La reĝimo estas “ Islama respublika de irano” sed en irano loĝas ankau ne islamanoj kaj nekredantoj al islamo. Eĉ inter islamanoj mem estas tiklaj konfliktoj kaj la plimulto kiu estas ŝiaistoj regas perforte. Ne ekzistas nacia aludo kaj valoro ĉar laŭ islamanoj ĉio kiu ne devenas de islamo aŭ tra islamo estas senvalora. En irano loĝas diversaj nacioj kaj lingvokomunumoj kiuj ne rajtas lerni en siaj propraj lingvoj eĉ ekster ŝtata sistemo kaj tiu kaŭzas ke oni sentu sin tute fremdaj kaj eksterj iranaj. Iam islamo estis kiel ligilo de la pli multo sed nun jam aperas forta movado kontraŭ islama ĝuste pro la regado plene da tragedio de la religiuloj kaj la religio jam perdas sian influon inter la popolo kaj nun apras regiona (aŭ minoritata naciismo) pri kiu bedaŭrinde la intelektuloj kaj kleruloj silentas aŭ preferas ne diskuti pulike ĉar timas dispeciĝon de unueco sed laŭ mi ili nur trompas sin mem fakto estas fakto kaj se oni anstataŭ trovi prodentan solvon al la problemaro nur kaŝi ĝin, ili fosas tombon de nia kara irano. Sen observi la bazajn rajtojn de la minoritatoj irano havas potencon almenaŭ dispeciĝu al kvin landoj kaj estu juguslavio de mezoriento. Laŭ mi se daŭre regus religiuloj kaj ili kiel pasinte insistus al siaj politikoj baldaŭ realiĝos tiu koŝmaro.

Comments

Popular posts from this blog