Omar Kajjam

Omar Kajjam (Omar Ĥajjam) estas la plej mondfama irana poeto kies poemoj tradukiĝis al la plej eble multaj lingvoj. Lia metodo estas tute speciala en la persa literaturo kaj precipe lia filozofio kiu estas kotraŭ ajna religio kaj precipe islamo, ne plaĉas al religiuloj kaj precipe islamanoj.

Kajjam ne estis nur poeto sed vera scienculo kiu estis fakulo pri matematiko kaj astrologio, kaj nuna irana kalendaro estas surbaze de lia laboro. Omar Kajjam (Omar Khayyam) vivis en la 11-a jarcento estas tre interesa ke ankoraŭ lia poemaro aktualas kaj daŭre havas influon sur la publiko. La epikora filozofio de Kajjam esprimiĝas en tre simpatia kaj plaĉa poemmaniero. Esperanta traduko de la robajoj de Kajjam jam du foje aperis kaj mi prenis kelkajn de latradukaĵo de Gaston Waringhien kiu majestre tradukis ilin.

Fojfoje mi enmetos kelkajn da ili ĉar ili plaĉas al mi!

خیام اگر زباده مستی خوش باش
با لاله رخی اگر نشستی خوش باش
چون عاقبت کار جهان نیستی است
انگار که نیستی! چون هستی خوش باش
Kajjam, se vin l’ ebrio de l’ vino vestas-ĝoju!
Se tulipvanga juno ĉe vi siestas- ĝoju!
Ne afliktiĝu, ke vi nenio estos morgaŭ:
Supozu vin senesta, kaj ĉar vi estas , - ĝoju!

امشب می جام یک منی خواهم کرد
خود را به دوجام می غنی خواهم کرد
اول سه طلاق عقل و دین خواهم گفت
پس دختر رز را به زنی خواهم کرد
Ĉi-nokte nokte pokalon unu de vasta sino
Aĉetos kaj du pindojn da korvarmiga vino
Trifoje mi Racion kaj Kredon repudios,
Kaj tuj edziĝos, Vito al via solfilino!

پیش از من و تو لیل و نهاری بوده است
گردنده فلک نیز به کاری بوده است
هر جا که قدم نهی تو بر روی زمین
آن مردمکِ چشمِ نگاری بوده است
La tago kaj la nokto, antaŭ ol ni, jam estis
Antaŭ ol ni, ĉiela turniĝo ĉiam estis
Ha! Delikate paŝu sur tiu grundo, kies
Grajnetoj eble ravaj pupiloj iam estis!
از آمدنم نبود گردون را سود
وز رفتن من جاه و جلالش نفزود
وز هیچکسی نیز دوگوشم نشنود
کین آمدن و رفتن من بهر چه بود
De mia ven’ la mondo nenian bonon tiras
Ĉu do foriron mian ĝia prestiĝ’ aspiras?
Al miaj du oreloj ĝis nun neniu flustris
Kial mi venis iam kaj kial mi foriras

اسرار ازل را نه تو دانی و نه من
وین خط مقرط نه تو خوانی و نه من
هست اندر پس پرده گفتگوی من و تو
چون پرده برافتد نه تو مانی و نه من
Sekretojn de l’ eterno nek vi nek mi elŝovos
Deĉifri la enigmon nek vi nek mi scipovos
Ja estas parolate pri ni post la kuteno
Sed nin ĉe l’ kurtenfalo 0ni ne plu retrovos

چون درگذرم به باده شویید مرا
تلقین زشراب ناب گویید مرا
خواهید بروز حشر یابید مرا
از خاک در میکده جویید مرا
Post mia mort’ min lavu per vina viatiklo
Prikantu liturgion de vino kaj kaliko
Kaj, se je l’ Releviĝo vi serĉos min, amiko,
Esploru nur la povlon de jena vinbutiko!

این قافله عمر عجب می‌گذرد
دریاب دمی که با طرب می‌گذرد
ساقی غم فردای حریفان چه خوری
پیش آر پیاله را که شب می‌گذرد
La karavn’ de l’ vivo – kiel sur voj’ ĝi pasas!
Ekkaaptu la minuton da pura ĝoj’: ĝi pasas
Verŝisto, kial zorgi pri la morgaŭ’ de l’ gastoj?
Alportu la pokalon, ĉar nokto, oj! Ĝi pasas …

از آمدن و رفتن ما سودی کو؟
وز تار امید ما پودی کو؟
چندین سر و دست و چهره و سنبلِ زلف
می‌سوزد و خاک می‌شود، دودی کو؟
Ni venas, ni foriras: la profitsumo – kie?
El nia viv’ ŝpinta la teksplenumo – kie?
En l’ orbo de la Rado tiom da lindaj korpoj
Forbrulas kaj cindriĝas: kaj ties fumo – kie?

Comments

Popular posts from this blog