Ĉiuj homoj estas sklavoj!

Laŭ islama principo ĉiuj homoj estas sklavoj. Oni aŭ estas sklavoj de Allah (dio de islamo) aŭ sklavoj de Ŝejtan (satano). Do, ne ekzistas “libera” homo sur la tero laŭ islamo kaj ĝuste pro tio laŭ islama filozofio(?) ĉia diskuto pri “liberco” estas sensignifa kaj ne difinigebla.
En “Korano” (la sankta libro de islamo) estas aprobita multfoje sklavigo de “ne kredantoj” – al islamo – kaj Mohammedo mem havis sklavojn … .
Demokratio kaj islamo estas du elementoj ne enmikseblaj kaj kontraŭaj ĉar en islamo ne ekzistas “elekta ebleco” aŭ vi estas sur “rekta vojo” (vojo al Allah) aŭ vi disvojas (vojo de satano kaj ĝia sekvantaro).
Tiuj kiuj esprimas sian opinion pri la kunvivado de islamo kaj demokratio aŭ ne studis islamon aŭ intencas trompi la aliajn.

Comments

Fifio said…
rendi didam neshste ba kheng e zamin
na kofr o na eslam o na donya o na din
na haq na haqiqat na shari'at na yaqin
andar do jahan ke ra bovad zahre ye in

pardonu min por mia skribado en la persa -farglishi-, sed mi pensis ke cxar ni havas similan demandon, kaj cxar hxajam ja respondis min, eble tio poemo povos respondi vin ankaux!!! - bedauxrinde mi ne povis elpersigxi gxin, mi ne estas suficxe kapabla -

sukceson
fifio
Anonymous said…
Kara Kontenta
Viaj skribajxoj estas plenanta per interesa kaj signifa ironio kaj humoro, kio informas min pri politika kondicio de Irano.

Venos ofte.
vivan sanon!

Amelano
http://amelano.net

Popular posts from this blog