Karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo!


Jen la karikaturo kiu kaûzis ĉesi aperado de la plej eldonkvanta kaj stila irana ĵurnalo "Ŝarg(Oriento)" .
Nekredeblas ke blido de azeno kaj ĉevalo kaûzu iu ŝtato melpermesu aperadon de la plej sukcesa ĵurnalo en sia lando sed tio ankaû eblas en irano. Ĉar laû la ŝtatestroj oni ofendis al la prezidento Ahmadineĵad (?!) ĉar la desegnita azeno havas aûreolon kaj anatû monatoj ankaû Ahmadineĵed diris ke sin sentas ĉirakaûata de aûreolo … .
Tiel estas aferoj en irano.

Comments

Anonymous said…
Laŭ mi legis, aferoj en Irano povas esti multe pli malbonaj. Ĉu tiu ĉi informo veras?

--

----->>>>> Pli da informo franclingve --- http://web.amnesty.org/library/Index/engMDE131132006 (dankon, Darío)
----->>>>> Pli da informo franclingve --- http://web.amnesty.org/library/Index/FRAMDE131132006
----->>>>> Pli da informo hispanlingve --- http://www.es.amnesty.org/especial/lapidacion-iran/firma.php

Ŝtonmortigo estas metodo ekzekuti, tiel ke multaj homoj ĵetas ŝtonojn kontraŭ la kondamniton ĝis mortigi ŝlin.

ŜTONMORTIGO EN IRANO. Kvankam en decembro 2002 estis esperoj pri la fino de ŝtonmortigoj en Irano, la 18an de septembro 2003 oni publikigis en la Oficiala Bulteno irana leĝon titolitan "Regularo pri efektivigo de punoj de kondamno ekvivalenta kiel krimo, ŝtonmortigo, morto, krucumo, ekzekuto kaj skurĝado". Ĉi-jare 2006 Irano rekomencis ekzekutojn per ŝtonĵetado. Raportoj ricevitaj indikas ke en majo 2006 unu viro, Abbas Hajizadeh, kaj unu virino, Mahboubeh Mohammadi, estus ekzekutitaj per ŝtonĵetado en tombejo de Mahŝhad. Pli ol cent membroj el la Gvardio Revolucia kaj el la Fortoj Bassij estus partoprenintaj en ĝi.

OKULAJ ATESTANTOJ. Supozita okula atestanto de ŝtonmortigo en Irano priskribis tiel sian esperton: "La ŝarĝaŭto metis grandan amason da ŝtonoj grandajn kaj malgrandajn apud la kampon. Poste du virinojn vestitaj en blanko kaj kun la kapo kovrita per sako, oni gvidis sur la lokon. [...] La ŝtona pluvo falinta sur ilin lasis ilin transformitaj en du ruĝajn sakojn. [...] La vunditaj virinoj falis surteren, kaj la revoluciaj gvardianoj batis iliajn kapojn per fosilo por certiĝi ke ili estas mortintaj."

La priskribo de la metodo laŭ organizaĵo de virinoj de Irano, kiu luktas por abolicio de la ŝtonmortigado, jenas: "Oni falas la ablucion (ritan lavadon de la korpo) kaj oni kovras ĝin en blankan tolon nomatan "kafan", kaj poste oni enterigas la virinon en truon en la grundo, ĝis la brusto. Poste oni ekĵetas ŝtonojn al la kapo ĝis ŝi mortas. Se ŝi transvivas la ŝtonĵetadon kaj ŝi sukcesas eliri el la truo en la grundo, ŝia situacio dependas de kiel oni pruvis la adulton. Se la adulton oni pruvis per deklaroj de atestantoj, ŝin oni remetas en la truon kaj oni daŭrigas la ŝtonĵetadon ĝis ŝia morto. Se male ja ŝi konfesis adulton, tiam ŝi estas libera."

GRANDO DE LA ŜTONOJ. En la Krima Kodo irana oni priskribas la grandon de la ŝtonoj uzendaj. En ĝia artikolo 104 oni establigas ke, por ŝtonmortigo pro adulto, oni uzu ŝtonojn "nek tiel grandajn kiel por mortigi per unu aŭ du batoj, nek tiel malgrandaj ke oni ne povu konsideri ilin ŝtonoj".

POZICIO DE LA KONDAMNITO. La ekzekuton per ŝtonĵetado oni kutime efektivigas tiel ke la kondamnito estu enterigita en la grundo ĝis la kolo (por viroj) aŭ ĝis la brusto (virinoj) dum multo da homoj ĵetas ŝtonojn al ŝli (artikolo 102 de la Krima Kodo Islama Irana).

KAŬZI DOLORON ANTAŬ LA MORTO. La morto per ŝtonĵetado kutime okazas pro vundoj en la cerbo, asfiksio aŭ kombino de vundoj. Okaze de adulto de homo edziĝinta antaŭ longe, la artikolo 84 establas ke oni skurĝu ŝlin antaŭ la ŝtonĵetado.

EKSTRAKTOJ DE LA KRIMA KODO ISLAMA DE IRANO.

Artikolo 63. Adulto estas ago de kopulacio, inkluzive de anusa kopulacio, inter viro kaj virino, [estante malpermesata, kopulacia rilato inter ili], krom se la ago okazas senkonscie.

Artikolo 84. Adultul(in)oj edzi(in)ĝintaj antaŭ longa [tempo] estu skurĝataj antaŭ ol ŝtonmortigataj.

Artikolo 86. La adulto farita de virino edziniĝinta aŭ viro edziĝinta kiu ne povas "atingi" sian edzon aŭ edzinon, pro vojaĝoj, enkarcerigo aŭ similaj malebligaĵoj, ne postulos [punon] de ŝtonmortigo.

Artikolo 100. Skurĝadon al adultulo oni efektivigos dum li staras kaj lia korpo estas nuda krom la generiloj. La skurĝo batos ĉiun parton de lia korpo --krom la vizaĝon, kapon kaj generilojn-- per tuta forto. Okaze de adultulino oni skurĝos ŝin sidanta, kaj ŝia vesto bone alĝustigita al korpo.

RIMARKU: En Irano estas pluraj tipoj de geedziĝoj: dumtempaj kaj permanentaj.


--

carleos@uica.info
Anonymous said…
Good Day! Nina Crain . payday loans
Anonymous said…
toronto payday loans This website is regarding I enjoyed it to a large extent
AAA Toronto Payday Loans 1172 Bay St #101, Toronto, ON M5S 2B4 (416) 477-2817

Popular posts from this blog